Kabo Hatteras
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabo Hatteras estas kabo de la marbordo de Norda Karolino, Usono. Ĝi estas la punkto kiu elstaras plej sudoriente laŭlonge de la linio nordoriente-sudokcidenten de la marbordo de Atlantika Oceano de Nordameriko. Du marfluoj koincidas tie.
Rapidaj faktoj Estas, Situo ...
Kabo Hatteras | |||||
---|---|---|---|---|---|
Aera vidaĵo de la lumturo de la Kabo Hatteras antaŭ ties relokigo de 1999. | |||||
| |||||
Situo | Usono, Norda Karolino | ||||
- alteco | 1 m [+] | ||||
- koordinatoj | 35° 13′ 21″ N, 75° 31′ 48″ U (mapo)35.2225-75.53 | ||||
Kabo Hatteras | |||||
Vikimedia Komunejo: Cape Hatteras [+] | |||||
Fermi
La unua lumturo en la kabo estis konstruita en 1803; ĝi estis anstataŭata de la nuna en 1870, kiu estas 60.50 m alta el grundo al pinto kaj la plej alta lumturo de Usono kaj unu ela la plej altaj elbrikaj lumturoj de la mondo. En 1999, ĉar la malpliiĝanta bordolimo estis retroirinta danĝere ĉe la lumturo, la 4830-tuna lumtoro estis movigita internen al distanco de 880 m. Ties distanco el bordolimo estas nune 460 m, ĉirkaŭ same kiam ĝi estis origine konstruita.