From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabineto Simonyi-Semadam [ŝimonji] estis la unua kabineto, kiun nomumis guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaro 1920 proksimume 4 monatojn.
Kabineto Simonyi-Semadam | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 15-a de marto 1920 - 19-a de julio 1920 | |
Antaŭulo | Kabineto Huszár | |
Sekvanto | Unua Kabineto Teleki | |
Miklós Horthy estis elektita guberniestro, post 2 semajnoj li nomumis novan kabineton, kies ĉefministro estis Sándor Simonyi-Semadam. Dum lia regado forlasis la rumana armeo Hungarion, okazis balotoj en la liberiĝintaj teritorioj kaj nesignifa ministro subskribis la Traktaton de Trianon. Laŭ tio Hungara reĝlando perdis 2/3 teritoriojn, sed rest-Hungario iĝis plene sendependa kaj anstataŭ reĝo guberniestro respondecis pri la ŝtato. Post 4 monatoj Horthy nomumis novan ĉefministron Pál Teleki.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.