From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabineto Dinnyés [dinjEŝ] estis nur marionetokabineto de la komunistoj en Hungario. Ĝi kreiĝis post pro skandalo kaj ĝi finiĝis pro skandalo. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1947 kaj 1948 proksimume 16 monatojn. La registaro dufoje signife ŝanĝiĝis, precipe pro nova prezidanto.
Kabineto Dinnyés | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 31-a de majo 1947 - 10-a de decembro 1948 | |
Antaŭulo | Kabineto Ferenc Nagy | |
Sekvanto | Kabineto Dobi | |
Pli frua ĉefministro Ferenc Nagy (politikisto) estis akuzita pri falsaĵoj, tial li abdikis kaj restis en Svislando. La sekva ĉefministro estis Lajos Dinnyés. La ŝtatiĝo senĉese daŭris, oni komencis krei la sovetan sistemon en la lando. Tamen plej signifa estis la baloto en 1947, kiun aranĝis la komunistoj. La hungaroj mencias ĝin "bluslipa baloto". Antaŭ la baloto kiu ne estos hejme, tiu ricevis permesilon baloti en alia loko. La permesilo havis bluan koloron. La sistemo ne kontrolis tiujn voĉojn, tial okazis, ke komunistoj vojaĝis per ŝarĝaŭtoj de mateno ĝis vespero al balotaj rondoj, kie ili balotis. Do komunistoj balotis eĉ 20-foje. Kiu protestis vidanta tion, post horoj li jam estis deportita al Sovetunio. Finon de la kabineto kaŭzis tio, ke ministro Miklós Nyárádi rifuĝis al okcidenta Eŭropo, tial Dinnyés devis abdiki. La sekva estis Kabineto Dobi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.