Koniferospecio el Kaŭkazo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaŭkaza abio (Abies nordmanniana), estas abio hejma en la montaroj al okcidente kaj oriente de Nigra Maro, en Turkujo, Kartvelujo, rusa Kaŭkazo, la nordaj partoj de Armenujo kaj la nordokcidenta parto de Azerbajĝano. Ĝi situas je altitudoj inter 900-2 200 m en montaroj kun jara precipitaĵo de pli ol 1 000 mm.
Kaŭkaza abio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro de kaŭkaza abio | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Abies nordmanniana (Steven) Spach | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nuntempa disvastiĝo de kaŭkaza abio estas asociita kun la arbaraj rifuĝejoj kiuj ekzistis dum la glaciepokoj je la orienta kaj suda nigra-mara marbordo. Tiu palearktisa specio ne troviĝas en nuntempe taŭgaj areoj de orienta Granda Kaŭkazo, kiuj estas disigitaj de la nigra-mara marbordo je 400–500 km, malgraŭ la nuntempe taŭga klimato.
La specio science estis nomata laŭ la suoma zoologisto Alexander von Nordmann (1803-1866), Profesoro de Botaniko en Odeso.
Ĝi estas granda ĉiamverda konifera arbo kreskanta al alteco de 60 m kaj kun trunkodiametro ĝis 2 m. En la Okcidenta Kaŭkazo-Rezervejo, iuj ekzempleroj estis registritaj kiuj altas 78 m kaj eĉ 85 m [2], la plej altaj arboj en Eŭropo.
La folioj estas pinglecaj, plataj, 1,8-3,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj; ili dikas 0,5 mm, estas malhele verdaj supre, kaj kun du bluaj-blankaj strioj de stomoj sube. La pinto de la folio kutime estas malakra, ofte iomete entranĉita, sed povas esti pinta, precipe je rapidkreskantaj ŝosoj de junaj arboj. La strobiloj longas 10–20 cm kaj larĝas 4–5 cm, kun 150-200 skvamoj, ĉiu skvamo kun elstaranta brakteo kaj du flugilhavaj semoj; ili disfalas kiam mature por liberigi la semojn.
Estas du subspecioj (pritraktitaj kiel diferentaj specioj far iuj botanikistoj), hibridiĝantaj kie ili renkontas unu la alian en norda Turkujo je longitudo de ĉirkaŭ 36°E :
Kaŭkaza abio estas unu el la plej gravaj specioj kultivitaj por kristnaskarboj, estante favorita por sia alloga foliaro, kun pingloj kiuj ne estas akraj, kaj kiuj ne defalas kiam la arbo sekiĝas.
Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, kaj kune kun la kulturvario 'Golden spreader'[3] estas gajninta la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo [4]. La ligno estas mola kaj blanka, kaj estas uzata por ĝenerala konstruado, papero, k.t.p..
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.