Kaĝarano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaĝarano (armene Քաջարան; ankaŭ transskribita kiel K'ajaran, Qacaran, Kadjaran, kaj Kadzharan) estas urbo en suda Armenio en la provinco Sjuniko. Ĝi havas 8,500 loĝantojn. La nomo tradukeblas el la armena kiel "la loko de la bravulo". Ĝi troviĝas je 356 km de Erevano (landa ĉefurbo), 25 km de Kapan (la provinca ĉefurbo) kaj 50 km de la landlimo inter Armenio kaj Irano.
Kaĝarano | |||
---|---|---|---|
urbo en Armenio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3309 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 163 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 558 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 9′ N, 46° 10′ O (mapo)39.15111111111146.16 [+] | ||
Alto | 1 950 m [+] | ||
Areo | 2,8 km² ( 280 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kajaran [+] | |||
La areo Kaĝarano estis loĝita ekde la 3-a kaj 2-a jarmiloj a.K. La pagana templo trovita en la areo atestas tion. La metalo estis pretigita ĉi tie ekde la Bronzepoko. La unuaj kuprominejoj de la areo estis konstruitaj en 1850 kaj laboritaj ekde 1910. La plimulto de la loĝantaro de Kaĝarano estis enmigrintoj de Kapan kaj Montara Karabaĥo.
Nuntempe, la urbo havas 5 publikajn lernejojn, 4 infanvartejojn, 6 bibliotekojn, kulturcentron, kaj futbalan stadionon.