From Wikipedia, the free encyclopedia
Küttigkofen estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 255 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Küttigkofen | |
---|---|
Blazono de Küttigkofen | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Soloturno |
Komunumo(j) | Buchegg |
Geografia situo | CH1903: 605918 / 222426 (mapo)47.1527777777787.5166666666667 |
Nombro de loĝantoj | 255 |
Areo | 2,17 km² |
Alteco | 481 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4581 |
Mapo de Küttigkofen | |
Küttigkofen situas en la Svisa Mezlando sur la orienta flanko de la montoĉeno Bucheggberg en la valeto Mülital, tra kiu fluas la rojo Mülibach, proksimume 6,5 km sudsudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. Krom la vilaĝo Küttigkofen al la iama komunumo apartenis la setlejoj Bismarck, Usserdorf kaj Steinrüschen. La plej alta punkto de la iama komunumo situas sur la montetdorso Oberholz sur alteco de 563 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,17 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 60% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado.[1]
La iama komunumo Küttigkofen limis en nordo al Lüterkofen-Ichertswil, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudo al Kyburg-Buchegg, kaj en okcidento al Brügglen.
La iama komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flanka vojo de la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Lohn al Kyburg, sur kiu cirkulas la poŝtaŭtolinio de la stacidomo Lohn-Lüterkofen al Messen. Krome ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg la iama komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas 6 kilometrojn norde apud Soloturno.
La unua dokumenta mencio de Küttigkofen datiĝas el la jaro 1316 kiel obrenchúttenkouen. Dum mezepoko Küttigkofen apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Eta Burgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de Kantono Soloturno. [2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.