From Wikipedia, the free encyclopedia
János Lázár [jAnoŝ lAzAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lázár János estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo, urbestro.
János Lázár naskiĝis la 19-an de februaro 1975 en Hódmezővásárhely.
János Lázár frekventis kalvinanan gimnazion inter 1989 kaj 1993 en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1999. Ekde 1995 dum lernado li havis posteneton en municipo de Hódmezővásárhely, post la diplomo li estis sekretario de la urbestro. Li estis parlamenta deputito ekde 2002, samjare urbestro de Hódmezővásárhely. En 2006 li estis elektita unu el la presbiteroj en sia naskiĝurbo. En 2012 li estis nomumita subministro pri kancelario, en la sama jaro pro leĝa malpermeso li ne plu povis esti urbestro. Post 2 jaroj li estis nomumita ministro pri kancelario en Tria Kabineto Orbán, baldaŭ alia ministro en Kvina Kabineto Orbán. Post lernado li ricevis ĉefe partiajn taskojn kun postenojn. Li havas edzinon, kiu naskis du filojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.