Justuloj inter la popoloj
homoj de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Justuloj inter la popoloj (aŭ inter la nacioj) (hebree חסיד אומות העולם, Ĥasid Umot HaOlam) estas termino markanta homojn de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto. Israelo, konkrete Komisiono por distingado de la justuloj, fondita devene en la jaro 1963 apude monumento Jad Vaŝem kaj gvidata de la israela plej supera juĝejo, donas titolon Justulo inter la popoloj al tiuj, kiuj pruveble praktikis tiun ĉi agadon. Ĝi estis donita al 21.313 homoj (ĝis 1-a de januaro 2006).
Justaj kristanoj aŭ Justuloj inter la popoloj estas devene tradicia juda nocio, kiu pritraktis la fakton, ke ankaŭ ekster la juda kredo estis bonaj homoj, direktantaj sin per diaj leĝoj. La komisiono, kiu komencis sian agadon en la jaro 1963, transprenis tiun ĉi markigon kaj donas ĝin laŭ severaj kriterioj; la komisiono uzas dum tio informojn de atestintoj, el publika diskuto kaj historia esploro.
La aprezon akiris ankaŭ homoj kun disputebla pasinteco, inter ili ankaŭ nazio Oskar Schindler kaj lia edzino Emilie aŭ papo Pio la 12-a, kiu, komune kun multaj aliaj, kontribuis al tio, ke la registaro de Hitler akiris diktatorajn leĝpovojn. La komisiono donis al ili la aprezon, ĉar ili rekte meritas pri savo de multaj judoj.