Romia kristana apologiisto kaj martiro de la dua jarcento p.K., naskiĝinta en Samario From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Justeno Martiro (latine Iustīnus Martyr, antikve-greke Ἰουστῖνος ὁ μᾰ́ρτῠς, Ioustînos ho mártus; ĉ. 100 - ĉirkaŭ 165) estis kristana martiro kaj frua apologiisto, "kiu, kiel filozofo, predikis la veron de Dio" — t.e., li klarigis kristanismon per la ideoj de greka filozofio. Li estis samariano laŭ gento, greka laŭ kulturo kaj kristano laŭ fido.
Sankta | ||
Justeno Martiro | ||
---|---|---|
kristana martiro kaj frua apologiisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 100 en Flavia Neapolis, Judio (moderna Nablus) | |
Morto | ĉirkaŭ 165 en Romo, Romia Imperio | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo teologo apologetikisto vd | |
Laborkampo | Kristana apologetiko, apologetiko kaj Catholic apologetic (en) vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 1-a de junio | |
Patroneco | Filozofoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Justeno naskiĝis en Flavia Neapolis, Palestino (la nuna Nablus en Cisjordanio). Li studis stoikismon kaj platonismon ĉe Efezo.
Justeno konvertiĝis al kristanismo ĉirkaŭ 130, kaj instruis kaj defendis kristanismon en Efezo kaj Romo. Li suferis martiriĝon en Romo ĉirkaŭ 165.
Inter liaj verkoj estas:
Kaj eroj el aliaj perditaj verkoj.
La plej fama verko de Justeno estas la Unua Apologio (ĉ. 150), kiun li sendis al la romia imperiestro, Antonino Pio. Ĝi defendas kristanismon kontraŭ la cinika filozofo Crescens, kiu poste instigos la martirigon de Justeno. Ĉirkaŭ 160, Justeno sendis la Duan Apologion al la Senato.
En aliaj verkoj, Justeno ankaŭ defendis kristanismon kontraŭ judismo (Dialogo kun Trifono, ĉ 135), greka filozofio, Marciono kaj aliaj herezuloj.
En la centro de la filozofio de Justeno estas la jena formulo (kiu devenas de la unua ĉapitro de Evangelio de Johano):
Alivorte, Kristo ne nur estas la Vorto de Dio, la celo de fido, sed ankaŭ la Logos (greka vorto por "vorto" kaj "racio"), la celo de filozofio.
Justeno rigardis la profetojn de la judoj kaj la filozofojn de la grekoj kiel antaŭanoncintojn de la evangelio: serĉante la veron, la Logos-on, ili serĉis Kriston, sed tion ili ne rekontis. Per ilia parta kompreno pri Kristo, ili pretigis sian genton por la alveno de Kristo kaj la nova religio.
Dum la profetoj kaj filozofoj alproksimiĝis al Kristo, la romiaj kaj grekaj dioj, precipe per la poetoj, penis trompi homojn per mensogoj kaj mitoj. Sed la dioj ne estis veraj dioj, laŭ Justeno, sed demonoj.
Justeno multe admiris Sokraton, kiun li rigardis kiel antaŭ-kristanan martiron. Li ankaŭ ŝatis platonismon kaj la verkojn de Ksenofono.
Laŭ Justeno, la doktrino pri kristana savo multe superas tiun de la saĝuloj de la stoika skolo, ĉar ĝi garantias al siaj kredantoj personan eternan vivon. Jen kion li skribis pri la stoikaj filozofoj:
Ili provas konvinki nin, ke Dio kulturas la universon entute kaj ĉiujn specojn, sed ni diras, ke li kulturas vin kaj min kaj ĉiun persone, alie ni ne preĝus al li tage kaj nokte.
La kristana Diservo en 150, laŭ Justeno:
Justeno nomis la vinon kaj panon la euĥaristia (kp. eŭkaristio), kiu estis la korpo kaj sango de Kristo, manĝaĵo spirita, permesata sole al la baptitoj, kiuj vivas kiel Kristo ordonis. La kulto de Mitrao, en imito laŭ Justeno, havis similan eŭkaristion de pano kaj akvo.
La Diservo okazis je dimanĉo, laŭ Justeno, ĉar tiu estas la tago, en kiu Dio kreis la mondon kaj Jesuo Kristo releviĝis el la mortintoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.