![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/b/b3/Flago-de-la-E%25C5%25ADropa-Unio.svg/langeo-640px-Flago-de-la-E%25C5%25ADropa-Unio.svg.png&w=640&q=50)
Juro (Eŭropa Unio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropunia juro estas la juĝdecidaro de la juĝejoj de Eŭropa Unio, nome:
- la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj (supera juĝejo);
- la Tribunalo de Unua Instanco.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Eŭropunia juro. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Eŭropunia juro. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
Tamen, oni bone notu, ke la ordinaraj, unuainstancaj juĝistoj pri la eŭropunia juro estas la naciaj juĝistoj mem. Okaze de individuaj juĝrimedoj la eŭropuniaj juĝistoj intervenas nur apelacie—tamen ili intervenas unuainstance okaze de juĝrimedoj far membroŝtato aŭ europunia institucio.
La celo de la eŭropunia juĝistaro estas duobla: interpreti kaj apliki la eŭropunian juron. Tiucele la eŭropuniaj juĝistoj agadas rilate kontrolon kaj konstruon. Krome, la eŭropunia juro efikas al la naciaj juĝistoj.