Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
Sovetia piloto kaj kosmonaŭto, unua homo en la spaco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jurij Aleksejeviĉ Gagarin (ruse Юрий Алексеевич Гагарин [ˈjʉrʲɪj ɐlʲɪˈksʲejɪvʲɪtɕ ɡɐˈɡarʲɪn]) naskiĝis la 9-an de marto 1934 en Gĵatsk, Rusio kaj pereis la 27-an de marto 1968, kaj li estis rusa piloto de la Aerarmeo de Sovetunio kaj kosmonaŭto. Li famiĝis kiel la unua homo en la kosmo: La 12-an de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok unufoje ĉirkaŭiris la Teron. La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la kosmon: la 27-an de marto 1968 Gagarin pereis dum aviadila akcidento.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3d/Yuri_Gagarin_welcome_Warsaw_1961.jpg/640px-Yuri_Gagarin_welcome_Warsaw_1961.jpg)
Ekzistas ankaŭ vidpunkto, ke la flugo de Gagarin ne estis plene sukcesa, ĉar li surteriĝis ne ene de la kosmoŝipo. Tamen la paraŝuta surteriĝo de Gagarin estis antaŭplanita: la maniero surteriĝi, do, ne influas la fakton, ke li estis la unua en la apud-Tera orbito.
Gagarin iĝis internacia famulo, kaj ricevis multajn medalojn kaj titolojn, kiaj tiu de Heroo de Sovetunio, nome la plej alta honoro de la lando. Vostok 1 markis tiele sian nuran spacflugon, sed li servis kiel trejnejo por la misio de Sojuz 1 (kiu finis per fatala akcidento). Gagarin poste iĝis deputita trejindirektoro de kosmonaŭta trejncentro ĉe Moskvo, kiu poste estis nomita laŭ li. Gagarin mortiĝis en 1968 kiam la trejnaviadilo MiG-15 kiun li estis pilotanta faleksplodis. Poste oni atribuis la Medalon Jurij Gagarin en lia honoro.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/Gagarin_suit.jpg/640px-Gagarin_suit.jpg)