Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2008
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 6-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 22-an de novembro 2008 en la sportejo Spiros Kipiranu de Limasolo (Kipro).
Rapidaj faktoj Fino, Antaŭe ...
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 | ||
---|---|---|
Junior Eurovision Song Contest edition (en) | ||
Fino | 22-a de novembro 2008 vd | |
Antaŭe | Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 vd | |
Poste | Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 vd | |
Geografia situo | 34° 42′ 51″ N, 32° 59′ 56″ O (mapo)34.714232.999 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Venkinto de la konkurso estis la grupo "Bzikibi" (ბზიკები, "vespoj") el Kartvelio, prezentinta la kanton Bzzz.
Post kiam la antaŭan jaron la minimuma aĝo de partoprenantoj estis levita de 8 al 10 jaroj, ankaŭ ĉi-jare estis ŝanĝo de la regularo: Ekde la konkurso de 2008 en ĉiu ŝtato estu krom la voĉdono de ĉiuj televidaj spektantoj ankaŭ voĉdono de faka ĵurio - la poentoj de ambaŭ voĉdonoj estu adiciitaj kaj rezultigas la landan voĉdonon por ĉiu kanto.