From Wikipedia, the free encyclopedia
Junta de Villalba de Losa [ĤUNta debiLJALba deLOsa] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Junta de Villalba de Losa povas esti komprenebla etimologie kiel Konsilio de Blanka Urbo de Losa.
Junta de Villalba de Losa | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 09511 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 80 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 56′ N, 3° 5′ U (mapo)42.935277777778-3.0869444444444 [+] | ||||
Alto | 668 m [+] | ||||
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Junta de Villalba de Losa [+] | |||||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 104 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Ayala, en la provinco Alavo kaj la enklavo Orduña (Biskajo), Valle de Valdegovía, Berberana, Valle de Arrastaria, Amurrio (Alavo), kaj Valle de Losa, kie estas enklavo Villota (nun senhoma). Ĝia municipa teritorio enhavas kvin loĝlokojn, nome la jenaj: Villalba de Losa (ĉefurbo), Mijala, Murita, Villota (nun senhoma) kaj Zaballa.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Ĝi apartenis al la iama komunumaro Merindad de Losa, kiel nereligia senjorlando de la Duko de Frías, kiu nomumis siajn suburbestrojn. En la dua duono de la 18-a jarcento la Junta enhavis Villalba kaj jenajn ok lokojn: Barriga, nun apartenanta al Valle de Losa, Lastras de Teza, nun apartenanta al Valle de Losa, Mijala, Murita, Teza, nun apartenanta al Valle de Losa, Villacián, nun apartenanta al Valle de Losa, Villota (nun senhoma) kaj Zaballa.
La 9an de marto 1981, la municipo Junta de Villalba de Losa separis parton de sis teritorio por Barriga de Losa, Lastras de Teza, Teza de Losa kaj Villacián de Losa, kiuj aliĝis al la municipo Valle de Losa.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.