Cicio Mar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cicio MAR, (ĉine: 叶君健, pinjine: Ye Junjian) aŭ naskiĝis en 1914 en Hong'an (Hubei) kaj mortis en la 5-an de januaro 1999) estis verkisto, tradukisto, erudito, ĉefredaktoro, deputito, socia aganto. Li estis pioniro de la Ĉina Esperanto-movado, komitatano inter 1980-1992 de UEA, ano de la ĉina parlamento, vicprezidanto de Ĉina Tradukista Asocio, konsiliano de Ĉina Verkista Asocio.
Cicio Mar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1914 (1914-01-01) en Hong'an County |
Morto | 5-an de januaro 1999 (1999-01-05) (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Vuhana Universitato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto tradukisto |
Cicio Mar havas tri nomojn ofte uzataj. En Ĉinio li estas famkonata per la nomo Ye Junjian, kelkfoje Yeh Chun-chan, en okcidento per Chun-chan Yeh, kaj en esperanto pli konata per Cicio Mar, kies ĉinigo en ideogramoj legiĝas homofone kiel Mar, la mirinda talentulo el Hubei. Tiuj tri nomoj ĝuste respegulis la tri sferojn de lia agado: ĉinlingva, fremdlingva kaj esperanta.
Cicio Mar travivis enkarcerigon kaj persekutojn fare de japanoj dum la Dua Mondmilito kaj estis forpelita kaj devigita forlasi Japanion en tempolimo de 48 horoj dum li estis senmona. En 1948 li estis invitita ĉeesti mondan kongreson de intelektuloj en Pollando.