Junciana
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Junciana [ĥunZJAna] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Junciana estas komprenebla kiel Junkejo.
Junciana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05694 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 25′ N, 5° 33′ U (mapo)40.41-5.5577777777778 [+] | ||
Alto | 1 011 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Junciana [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 40 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 94 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas en la natur-historia komarko de Supra Tormes je altitudo de 994 msnm. La norda limo de la municipo randas kun la provinco Salamanko. Ĝi limas kun El Losar del Barco, Gilbuena, La Carrera, Becedas, Solana de Ávila, Medinilla kaj El Tejado. Tra la municipa teritorio pasas la rivero Becedillas.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas protektitaj devennomoj de bovoviando kaj de fazeoloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.