From Wikipedia, the free encyclopedia
Julio MEDEM Lafont (Donostio, Eŭskadi, 21a de oktobro 1958) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Lia kinarto elstaras pro la vidpunkto kiun adoptas la roluloj antaŭ neatendita okazaĵo.
Julio Medem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1958 (65-jaraĝa) en Donostio, Provinco Gipusko, Hispanio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Eŭskio |
Familio | |
Frat(in)o | Ana Médem (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro filmmuntisto scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.juliomedem.org |
Ankoraŭ knabo li ekfilmis per donacita kamerao de super 8. Kiel junulo, li faris atletikon. Poste li kunlaboris por gazetoj kiel kinkritikisto.
En la komenco de la 1980-aj jaroj li finis la karieron de medicino kaj poste ekfilmis kurtojn kaj kunlaboris en diversaj projektoj. Li serioze ekkarieris verkante la scenaron de Vacas (Bovinoj), penas por akiri subvenciojn kaj finfine realigas la filmon en 1992. Samjare li entreprenas la projekton de La ardilla roja (La ruĝa sciuro) laŭ sia propra scenaro.
Sekva etapo startis per Los amantes del Círculo Polar (1998), lia kvara longa filmo, kiu popularigis lin, same kiel per Lucía y el sexo (2001) kun Paz Vega. En 2003, Medem premieris dokumentan filmon pri la eŭska konflikto, nome La pelota vasca, la piel contra la piedra, komponita ĉefe per intervjuoj kaj deklaroj de diversaj partoprenantoj en la afero; tial ĝi generis grandan polemikon en la epoko.
En 2010 lia filmo Habitación en Roma kun Elena Anaya kaj Natasha Yarovenko iĝis granda sukceso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.