Julia Donaldson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Julia Catherine DONALDSON (naskiĝis la 16-an de septembro 1948) estas angla verkistino, dramisto kaj aktorino, membro de la Ordeno de la Brita Imperio. Ŝi estas ĉefe fama pro siaj rimaj rakontoj por infanoj, precipe tiuj ilustritaj de la ilustristo Axel Scheffler, kiuj inkluzivas la librojn La Krubalo, Ride on a Broom, The Monkey Has a Problem kaj Wooden Man. Komence de sia literatura kariero, ŝi verkis kantojn por porinfanaj televidprogramoj, sed ŝi preferis koncentriĝi ĉefe pri verkado de infanlibroj ĉar la vortoj al unu el la kantoj, kiujn ŝi verkis: "A Squash and a Squeeze", estis formitaj en infanlibron en 1993 kun granda sukceso. El ŝiaj 184 publikigitaj verkaĵoj, 64 estas libroj kiuj estas nuntempe aĉeteblaj en librovendejoj. La ceteraj 120 verkoj estas destinitaj por eduka uzo en lernejoj, kaj inkluzivas interalie fonetikajn arojn por lerni legi, kiuj estas parto de la Oxforda programo Reading Trees (Legante arboj).
Julia Donaldson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1948 (1948-09-16) (75-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bristol The Camden School for Girls (en) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Alastair F. Donaldson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aŭtoro dramaturgo verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Aktiva en | Glasgovo vd | ||||
Aktiva dum | 1993– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Krubalo ❦ Monkey Puzzle ❦ Spaco sur la balail' ❦ The Snail and the Whale ❦ The Gruffalo's Child vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||