Jugoslavaj Militoj
serio de militoj kaj konfliktoj (1991–2001) en Balkanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jugoslavaj Militoj estis kaj etnaj kaj politikaj militoj okazintaj el 1991 al 2001 sur la teritorio de iama Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ) dum la Disfalo de Jugoslavio. La politika krizo dum la 1980-jaroj en SFRJ rezultis forlason de respbulikoj el Jugoslavio, provokis militojn inter serboj kaj aliaj nacioj. Tiuj militoj estis ĝenerale konsideritaj kiel serio de tre separataj sed rilataj militokonfliktoj okazintaj kaj tuŝintaj plej el la iamaj jugoslavaj respublikoj.[2][3][4]