From Wikipedia, the free encyclopedia
Jozefo BEM (pole Józef Bem aŭ Józef Zachariasz Bem, hungare BEM József; naskiĝis la 14-an de marto 1794 en Tarnów, Pollando, mortis la 10-an de decembro 1850 en Halepo, Sirio) estis pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en 1848-49, feldmarŝalo de turka armeo.
Jozefo Bem | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Józef Zachariasz Bem | |||||
Naskiĝo | 14-an de marto 1794 en Tarnów | ||||
Morto | 10-an de decembro 1850 (56-jaraĝa) en Halepo | ||||
Tombo | Tarnów vd | ||||
Religio | kristanismo • islamo vd | ||||
Lingvoj | franca • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio (1849–) Kongresa Pollando vd | ||||
Alma mater | Bartłomiej Nowodworski High School (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q63532147 vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | J.-B. Gluchowski vd | ||||
Okupo | militisto inĝeniero vd | ||||
Aktiva dum | 1812– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en 1809, en 1810 subleŭtenanto. En 1811 ĉefleŭtenanto ĉe la rajda artilerio. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en 1812 kontraŭ Rusio ĉirkaŭ Gdansk; en 1813 li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en 1822 kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis al pola liberecbatalo de 1830-31. Li famiĝis en la batalo de Ostrołęka (26-a de majo 1831) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de 1848 al la revolucia movado en Galicio kaj li oferis siajn servojn por la revolucia Vieno (14-a de oktobro 1848). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj post falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj al Bratislavo kaj aliĝis al la hungara revolucio. Lajos Kossuth nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de la transilvania armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis el Transilvanio la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el la Banato. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉe Segesvár fare de 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉe Temesvár fare de aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉe Világos li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto de Sirio sub la nomo paŝao Murad Tevfik.
Liaj venkoj, reputacio baziĝis sur lia elstara milita talento, kapablo, demokratia politika konduto. Li aktive agadis en Transilvanio por la interetna paco kaj la unuigo de la hungaraj kaj rumanaj demokratiaj fortoj. Li havis korbonan rilaton kun lia adjutanto, Sándor Petőfi, kies kapablon kaj revolucian penson li alte taksis.
Józef Bem publikigis pole, germane kaj france pri temoj ligitaj al historio de Pollando. Aŭtoro de prilaboraĵoj pri teorio de artilerio kaj konstruo de raketoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.