germana futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Joshua Kimmich - naskiĝis la 8-an de februaro 1995 en Rottweil, Baden-Virtembergo, do nun 29-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2011 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj VfB Bösingen kaj poste VfB Stuttgart, li inter la jaroj 2011 kaj 2013 estis profesia futbalisto en la klubo RB Leipzig, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo FC Bayern München. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "21", kaj en la Futbala Mondpokalo 2018 havis la ĉemizan numeron "18". En la la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 li rekoneblis per la ĉemiza numero "6".
Joshua Kimmich | |
---|---|
Joshua Kimmich en 2018 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Joshua Walter Kimmich |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1995 (29-jaraĝa) en Flensburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | https://www.joshua-kimmich.de/ |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.