Nicéphore Niépce
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Nicéphore NIÉPCE (naskiĝis en Chalon-sur-Saône la 7-an de marto 1765, mortis la 5-an de julio 1833) estis franca inventisto, elstara pro pionireco en fotado.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Nicéphore Niépce | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joseph Nicéphore Niépce |
Naskiĝo | 7-an de marto 1765 (1765-03-07) en Chalon-sur-Saône, Reĝlando Francio |
Morto | 5-an de julio 1833 (1833-07-05) (68-jaraĝa) en Saint-Loup-de-Varennes, Reĝlando Francio |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Claude Niépce (en) |
Infano | Isidore Niépce (en) |
Parencoj | Abel Niépce de Saint-Victor (nevo) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto inĝeniero inventisto |
Verkoj | View from the Window at Le Gras Pyréolophore fotografio |
Fermi
En 1788-1789 li estis profesoro en seminario en Angers (okcidenta parto de Francio), postenon kiun li forlasis por iĝi oficiro okaze de la revolucio (la rego estis forpuŝita ; burĝoj kaj popolo postulis egalajn rajtojn). Pro vidpovoproblemoj li estis eksigita kaùze de netaŭgeco. Ekde 1801 dank’ al posedaĵoj en vilaĝo Sankta Lupo de Vareno (kulturkampoj , vitejoj) li ricevis sufiĉe da mono por fari sciencan Esploradon. Lia celo estis realigi kemian registradon (reproduktadon) de bildo pere de kemiaĵoj nomitaj lumosensivaj (lumoreagivaj).