![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Caballero_Bonald.jpg/640px-Caballero_Bonald.jpg&w=640&q=50)
José Manuel Caballero Bonald
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Manuel Caballero Bonald (Jerez de la Frontera, 11a de novembro 1926 - 9-an de majo 2021) estis hispana verkisto, kiu elstaris ĉefe kiel poeto.[1] La zorga uzado de la lingvaĵo kaj la barokismo estas ĉefaj trajtoj de lia verkaro. Li estas ankaŭ agnoskita flamenkologo.[2]
Li studis Filozofion kaj Beletroj en Sevilo inter 1949 kaj 1952 kaj naŭtikon kaj astronomion en Kadizo. En tiuj samaj jaroj li ekrilatis kun la kordovaj poetoj de la revuo "Cántico", kiel Pablo García Baena. Li publikigis sian unuan poemaron, Las adivinaciones, en 1952, post atingi per tiu honoran mencion de la Premio Adonais. Li estis profesoro en Bogoto. En la kolombia ĉefurbo li verkis sian unuan romanon nome Dos días de septiembre, kiu ricevis en 1961 la Premion Biblioteca Breve kaj estis publikigita la postan jaron, Tie li ankaŭ havis sian unuan filon.[3]
Reveninte el Kolombio, li perdis intereson pro la literaturo kaj centriĝis en la lukto kontraŭfrankisma.[4] Tamen, poste li plue publikigis poezion kaj ricevis premiojn kaj omaĝojn.
La 29an de novembro 2012 li ricevis la Premion Cervantes.[5]