hispana filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
José FERRATER Mora (Barcelono, 30a de oktobro 1912 - samloke, 30a de januaro 1991) estis hispana filozofo, eseisto, verkisto kaj kinisto. Li nomis sian filozofian perspektivon kiel "integrismo". Li estis aŭtoro, krom de siaj pli personaj filozofiaj vekoj, ankaŭ de monumenta Diccionario de Filosofía (Filozofia Vortaro).
José Ferrater Mora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1912 en Barcelono | ||||
Morto | 30-an de januaro 1991 (78-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Priscilla Cohn (en) (–1991) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo profesoro verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juna, li estis tre influita de Joaquín Xirau Palau, de germana edukado. Li gradiĝis en Filozofio en la Universitato de Barcelono. Partiano de la respublika tendaro, el 1939 ekziliĝis fuĝe el la frankisma reĝimo kaj instruis en diversaj universitatoj de Francio, Kubo kaj Ĉilio. Finfine, li setliĝis en 1947 en Usono, kie li rilatis kun Pedro Salinas kaj multaj aliaj intelektuloj de la hispana ekzilo. En Usono, el 1949 instruis en la Kolegio Bryn Mawr, de Pensilvanio, kie li iĝis direktoro de al Departemento de Filozofio. Li estis invitita profesoro en aliaj universitatoj kiel ĉe Princeton, Baltimore, Filadelfio, Madrido, Barcelono kaj de Palma de Mallorca.
Li estis aŭtoro de diversaj libroj pri filozofio, sed estis ankaŭ scenaristo de diversaj kinfilmoj. Krome, ekde 1979 li elstaris ankaŭ pro siaj fikciaj verkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.