![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/John_Mayall_-_Fabrik_Hamburg_2017_31.jpg/640px-John_Mayall_-_Fabrik_Hamburg_2017_31.jpg&w=640&q=50)
John Mayall
From Wikipedia, the free encyclopedia
John Mayall, OBI (29a de Novembro 1933) estas angla kantisto, gitaristo, orgenisto kaj kantoverkisto de bluso, kies muzika kariero daŭris ĉirkaŭ kvindek jaroj. En la 1960-aj jaroj, li estis la fondinto de John Mayall & the Bluesbreakers, nome bando kiu havis inter siaj membroj kelkajn el la plej famaj blus- kaj rok-muzikistoj. Inter ili estis Eric Clapton, Peter Green, Jack Bruce, John McVie, Mick Fleetwood, Mick Taylor, Don "Sugarcane" Harris, Harvey Mandel, Larry Taylor, Aynsley Dunbar, Hughie Flint, Jon Hiseman, Dick Heckstall-Smith, Andy Fraser, Johnny Almond, Walter Trout, Coco Montoya, Kal David, kaj Buddy Whittington.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
John Mayall | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1933 (1933-11-29) (90-jaraĝa) en Macclesfield |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Manĉestra Metropola Universitato ![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantoverkisto kantisto pianisto komponisto diskografa artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://johnmayall.com/ |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/John_Mayall_%281970%29.png/320px-John_Mayall_%281970%29.png)