From Wikipedia, the free encyclopedia
John Winston Howard, BMO (26a de Julio 1939), estis la 25a ĉefministro de Aŭstralio, kiu funkciis el la 11a de Marto 1996 al la 3a de Decembro 2007. Nur Sir Robert Menzies funkciis en tiu posteno plue.
Naskiĝinta en Sidnejo, Howard estis advokato ĉe la jura firmao Clayton Utz antaŭ eniri en politiko, studinta juron ĉe la Universitato de Sidnejo. Membro de la Liberala Partio kaj iama prezidento de la Junaj Liberaluloj, li unuafoje kandidatiĝis por oficposteno en la ŝtata balotado de 1968 en Novsudkimrio, sed li ege malsukcesis. Ĉe la federacia balotado de 1974, Howard estis elektito el Bennelong, kion li reprezentis ĝis 2007. Li estis promociita al ministraro en 1977, kaj poste en tiu jaro li anstataŭis Phillip Lynch kiel Trezoristo de Aŭstralio, kaj restis en tiu posteno ĝis la malsukceso de la registaro de Malcolm Fraser en 1983.
En 1985, Howard estis elektita estro de la Liberala Partio por la unua fojo, tiele anstataŭante Andrew Peacock kiel Gvidanto de opozicio. Li estris la Liberal–Naciisman koalicion al la federacia elektado de 1987, sed malsukcesis antaŭ la laborista registaro de Bob Hawke, kaj estis forigita el la estreco en 1989. Restanta ŝlosilan figuron en la partio, Howard estis reelektita estro en 1995 (anstataŭante Alexander Downer), kaj sekve kondukis la koalicion al venko en la federacia baloto de 1996.
Post sukceso super la laborista registaro de Paul Keating en 1996, la Registaro Howard estis reelektita en la federaciaj balotadoj de 1998, 2001 kaj 2004. Agoj de Howard kiel ĉefministro estis novaj leĝoj pri armoposedo (reage al la masakro de Port Arthur de Aprilo 2006, la enkonduko de landnivela valoraldona impostado, enmigrada reformo, kaj laborrilata reformo. Aŭstralio ankaŭ kontribuis per trupoj al la Milito en Afganio kaj al la Iraka milito dum lia regado, kaj li kontribuis ankaŭ al la Internacia Forto por Orienta Timoro. La Registaro Howard estis venkita en la federacia baloto de 2007, kiam la politikisto de la Laborista Partio Kevin Rudd sukcedis lin kiel ĉefministro. Howard ankaŭ perdis sian sidlokon en tiu baloto, iĝante nur la dua ĉefministro kiu faris tion (post Stanley Bruce en 1929).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.