Johano de Plano Carpini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano de Plano Carpini (aŭ Giovanni Piano Carpini aŭ Giovanni da Pian del Carpini; naskiĝis ĉ. 1185 en Fian dei Carpini, nuntempe Magione, ĉe Perugia en Umbrio; mortis 1-an de aŭgusto 1252 en Bar, Montenegro) estis mezepoka itala franciskano, diplomato, ĉefepiskopo kaj esploristo kaj unu el la unuaj eŭropanoj kiuj vizitis la kortegon de la Granda Ĥano de la Mongola Imperio.
Johano de Plano Carpini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1181 (1181-11-30) en Magione |
Morto | 1-an de aŭgusto 1252 (1252-08-01) (70-jaraĝa) en Bar (Montenegro) |
Lingvoj | latina |
Okupo | |
Okupo | esploristo historiisto verkisto diplomato katolika sacerdoto misiisto |
Verkoj | Historio de la Mongoloj |
Li famiĝis pro sia vojaĝo al Mongolio kaj estas la verkinto de la plejfrue grava okcidenta raporto pri norda kaj Mezazio, Rus, kaj aliaj regionoj de la mongola regado.
Kiel la papa sendito al Mongolio, kiam li pasis tra Kievo en februaro 1246, li skribis:
"Ili [la mongoloj] atakis Rusion, detruis grandurbojn kaj fortikaĵojn kaj buĉis virojn kaj postlasis enorman detruon; ili sieĝis Kievon, la ĉefurbo de Rusio; Post kiam ili longe sieĝis la urbon, ili kaptis ĝin kaj mortigis ĉiujn loĝantojn. Dum ni travojaĝis la urbon ni renkontis sennombrajn kraniojn kaj ostojn de homoj kiuj estis disĵetitaj sur la tero. Kievo estis granda kaj dense loĝata urbo, sed nun preskaŭ nenio restas de ĝi, ĉar hodiaŭ restas nur 200 domoj, kaj la loĝantoj fariĝis sklavoj."