Johano Taŭlero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Taŭlero, sacerdoto de la ordeno Fratuloj Predikantoj kiel Majstro Eckhart, kies li esti disĉiplo, naskiĝis ĉirkaŭ 1300 en Strasburgo kaj forpasis la 6-an de junio de 1361 en la sama urbo; kaj estas konsiderata teologo, mistikulo kaj influa predikanto, kromnomita “doktoro iluminita” [1]
KRISTANAJ TEOLOGOJ | |
“Johano Taŭlero” | |
nomo = Johano | |
kromnomo = Taŭlero | |
sekso vira = vira | |
naskiĝo = Strasburgo. 1300 ĉirkaŭ | |
morto = Strasburgo. 15-a de junio de 1361 | |
aktivecoj = sacerdoto, verkisto, predikanto, teologo | |
apartaĵo = katolika mistikulo de la skolo de Majstro Eckhart | |
verkoj =Sermonoj (germanlingvaj predikoj) | |
nacio = germana | |
Mistikismo de Taŭlero estas fundita sur la pensado de Majstro Eckhart, sed kun karaktero pli praktika kaj etika, kaj malpli spekulativeca. Ĝi postulas kompletan submetiĝon al volo de Dio en ĉiuj dimensioj de la vivo. Por atingi tiun stato de disponebleco la homo devas sin transdoni al Dio en pura pasiveco, rezignante al ĉiu persona iniciatemo. Reeĥas en Taŭlero ideoj preferataj de Marteno Lutero: * sia nulo antaŭ la senmezura grandiozeco de Dio, senvaloriĝo de la eksteraj verkoj, kune kun granda konfido en la dia mizerikordo;
- pesimisma vizio de la konsekvencoj de la origina peko; sed Taŭlero elstarigas ankaŭ la neceson de rigora asketismo, kiu ne tute malforiĝas el "eksteraj verkoj" kaj de la bonagado.