![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Johann_Philipp_von_Schoenborn.jpg/640px-Johann_Philipp_von_Schoenborn.jpg&w=640&q=50)
Johann Philipp von Schönborn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Philipp von SCHÖNBORN (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1605 en Weilmünster; mortis la 12-an de februaro 1673 en Würzburg) estis germana teologo, princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Majenco (ekde 1647), princo-episkopo de Würzburg (ekde 1642) kaj princo-episkopo de Worms (ekde 1663). Johann Philipp estas unu el la plej signifaj episkopoj de Majenco.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Johann_Philipp_Erzbischof_von_Mainz.jpg/640px-Johann_Philipp_Erzbischof_von_Mainz.jpg)
Li ege instigis la elekton de imperiestro Ferdinando la 3-a kaj renovigis - kune kun la kolonja ĉefepiskopo - la privilegion pri la unktado de la imperiestro okaze de la kronado de Leopoldo la 1-a.
Li membriĝis en la Rejna Alianco (1685), kiu plifortigu la rajtojn de la ekleziaj princoj kontraŭ la povo imperiestra. Pere de francaj kaj lorenaj trupoj li denove konkeris Erfurton. Li ankaŭ laborigis por si Gottfried Wilhelm Leibniz kaj faris politikon bonvoleman al Franclando.