Johán Valano
pseŭdonimo de Claude Piron / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johán VALANO kaj (pli neformale) Johán BALANO estas pseŭdonimoj de Claude Piron. Ili aludas la belgan devenon de Piron: valono el la Moza valo.
Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj, kaj lia novelaro Ĉu rakonti novele?[1] (aperinta kiel unua verko en la Serio Stafeto).
En 1982 LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.