![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/45/Joana_Angelica_martirio.jpg/640px-Joana_Angelica_martirio.jpg&w=640&q=50)
Joanna Angélica de Jesus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joanna Angélica de Jesus (Johana Anĝelika de Jesuo) (* Salvador, Bahio, en la 11-a de Decembro 1761 - † Salvador, Bahio, en la 20-a de Februaro 1822), monatojn antaŭe de la momento kiu antaŭiris la movadon pri sendependeco de Brazilo, la bahia popolo jam batalis kontraŭ la regadon de la portugaloj. La luktoj etendiĝis dum preskaŭ unu jaro post la proklamo pri sendependeco. En la 19-a de Februaro 1822, la portugaloj atakis la Fortreson de Sankta Petro, kie estis enkazernigitaj la lokaj kunbatalantoj. La luktoj etendiĝis tra la tuta urbo Salvador. Ankoraŭ en la mateno de tiu tago, portugalaj militistoj kaj civiluloj atakis la Monaĥinejon de la Lapa[1], kredante pri la restado de kunbatalantoj, kiuj estis tie kaŝitaj. La abatino Johana Anĝelika de Jesuo rezistis al la invado de sia monaĥinejo kaj kiel lasta gesto por forigi la agresintoj ŝi ekkrias:
Johana Anĝelika de Jesuo (1761-1822) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Unua brazila martirino kaj heroino pri la Sendependeco en Bahio. | |||||
Persona informo | |||||
Joana Angélica de Jesus | |||||
Naskonomo | Joanna Angélica de Jesus | ||||
Naskiĝo | la 11-an de decembro 1761(nun 1761-12-11) en Salvador, Bahio, ![]() | ||||
Morto | la 20-an de februaro 1822 (60‑jara) en Salvador, Bahio, ![]() | ||||
Mortis pro | Hommortigo ![]() | ||||
Tombo | Church and Convent of Our Lady of the Conception of Lapa (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Nacieco | brazila | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo Reĝlando Portugalio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Brazila heroino dum la periodo kiu anticipis la sendependecon de Brazilo | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Malantaŭen, barbaroj. Respektu la domon de Dio. Neniu eniros la monaĥinejon, escepte se vi tretos sur mian kadavron!. Per gesto de humana animaleco, bajoneto traboris la bruston de la kompatinda religiulino, kiu mortis en la sekvanta tago en la 20-a de Februaro 1822, kaj ŝi fariĝis simbolo de la rezistado kaj martirino pri la sendependeco de Brazilo en Bahio.