Jerusalema reĝlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerusalema reĝlando (malnovfrance Roiaume de Jherusalem, latine Regnum Hierosolimitanum) estis krucista ŝtato fondita en la Sankta Lando post la unua krucmilita ekspedicio en la jaro 1099. La nova kristana reĝlando havis fermitajn aliancojn kun okcidenteŭropaj monarkioj kaj kompare kun ili ĝi estis relative malgranda kaj malforta ŝtato, kiu devis esti ofte ekonomie kaj soldate subtenata el Eŭropo. Post la falo de graflando de Edessa en la manojn de Zengí, la mosula atabego, estis en la jaro 1146 proklamita de papo Eŭgeno la 2-a la dua krucmilito por defendi la sanktan tombon. Tiu ĉi ekspedicio eltiris kaj sieĝis Damaskon, sed ĝi finiĝis nefame. La 4-an de julio de la jaro 1187, okdek ok jaroj post la konkero de Jerusalemo fare de la krucistoj, sultano Saladin venkis la reĝon Guy de Lusignan en batalo apud Hattín kaj poste li komencis grandan ofenzivon kontraŭ krucistoj en Levantenio. Sekve estis el Eŭropo sendita la tria krucmilito, en kiu partoprenis interalie la angla reĝo Rikardo la 1-a Leona Koro, la reĝo de Francio Filipo Aŭgusto kaj la romia-germana imperiestro Frederiko Barbarosa. La krucmilito daŭris tri jarojn kaj eŭropanoj akiris reen per batalo la palestinan marbordon, sed al ceteraj antaŭaj krucistaj ŝtatoj en Cisjordanio kaj Jerusalemo mem ili jam armee ne havis fortojn. Jerusalema reĝlando estis reduktita al malgranda strio de lando apud la mediteranea marbordo, reganta nur kelkajn urbojn kaj kun nova ĉefurbo Akko, ĝis kiam ĝi estis en la jaro 1291 definitive neniigita fare de Ĥalil, la mameluka sultano.
Jerusalema reĝlando | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Roiaume de Jherusalem Regnum Hierosolimitanum | |||||||||||||
| |||||||||||||
Krucista ŝtato • historia lando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
proksimume 250 000 homoj sur provincoj 90 000 - 120 000 eŭropanoj | ||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Estiĝo: |
|||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||
| |||||||||||||
La reĝlando prenis la teritoriojn de hodiaŭa Israelo, Cisjordanio kaj Gaza Sektoro. Apartenis al ĝi ankaŭ teritoriojn de hodiaŭa Libano norde, Sinajo sude kaj parto de hodiaŭa Jordanio kaj Sirio. La krucistoj same provis disvastigi siajn teritoriojn je Fatima kaliflando, sed sensukcese. La palestinaj krucistoj estis forte ligitaj al siaj najbaroj, precipe al la Armena reĝlando en Kilikio kaj Bizanca Imperio, danke al kiuj la latinaj krucistoj parte "orientizis sin".