Jennifer Aniston
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jennifer ANISTON, naskiĝis la 11-an de februaro 1969(nun 1969-02-11) en Sherman Oaks en Kalifornio, estas usona aktorino.
Ŝia vera familia nomo estis Anastassakis, ĉar ŝi havas grekajn radikojn kaj ŝi pasigis unu jaron en sia infanaĝo en Grekio, poste ŝi vivis en New York, kie ŝi vizitis Waldorfan lernejon. Ŝiaj gepatroj divorciĝis, kiam ŝi aĝis 9 jarojn.
Ŝia kariero komenciĝis per la rolo de Rachel Karen Green en la sukcesega televida serio Friends (Amikoj) ĉe NBC.
Ŝi edziniĝis en 2000 al aktoro Brad Pitt, kun kiu ŝi vivis en Beverly Hills ĝis 2005, kiam ili publike sciigis pri sia divorco. Ŝi kaj ŝia edzo estis la plej ŝatata geaktora paro de Hollywood.
Ŝia ludo en la sendependa filmo The Good Girl pruvis ŝian aktoran talenton.
Ŝia patro estas John Aniston, kiu ludas ekde la 1980-aj jaroj en la NBC-serio Days Of Our Lives.