From Wikipedia, the free encyclopedia
Jelšovce, hungare Nyitraegerszeg [njitraegerseg] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo. Inter 1921-1950 la oficiala slovaka loknomo estis Jagersek.
Jelšovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 43 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 969 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 95 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°23′04″N 18°03′33″O (mapo) | ||
Alto | 145 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jelšovce [+] | |||
Jelšovce situas laŭ dekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Partizánske-Nitra (urbo). La lasta urbo troviĝas je 10 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1326 laŭ tiama hungara ortografio "Egurzegh". Dum la kontraŭturkaj bataloj la setlejo apartenis al la Osmana Imperio. En 1747 armeo de la Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En 1751 oni komputis tie 163 familiojn. En 1783 inundo okazis. En 1787 loĝis tie 742 vilaĝanoj en 111 domoj, en 1828 958 vilaĝanoj en 137 domoj. En 1861 kaj en 1891 incendioj okazis. Tiutempe ofte oni mortis pro ĥoleroj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyitraegerszeg 1130 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jelšovce 950 homoj, (836 slovakoj, 98 hungaroj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.