Jean Simmons
brita aktorino. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean SIMMONS (naskiĝis la 31-an de januaro 1929, mortis la 23-an de januaro 2010) estis brita aktorino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Naskiĝinte en Londono, ŝi jam kiel infano havis malgrandajn filmrolojn. Ŝi famiĝis en la jaro 1946, per la filmo Great Expectations. Granda sukceso sekvis du jarojn poste: Pro la rolo de Ophelia en la Ŝekspira filmigo Hamlet ŝi estis nomumata por la Oskaro.
En 1950 ŝi edziniĝis al la aktoro Stewart Granger. Ŝi eklaboris en Hollywood kaj tie daŭrigis sian karieron. En la jaro 1960, post divorco, ŝi edziniĝis al la reĝisoro Richard Brooks. Pro rolo en lia filmo The Happy Ending (1969) oni duan fojon nomumis ŝin por la Oskaro.
Ekde la 1970-aj jaroj Jean Simmons aperis ĉefe en televidaj produktaĵoj, kiel ekz. North and South (1986)