![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Jean-Giono-1932.png/640px-Jean-Giono-1932.png&w=640&q=50)
Jean Giono
franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean GIONO (nask. en Manosque je la 30-a de marto 1895 mort. en la sama urbo je la 9-a de oktobro 1970) estas franca verkisto, kies romana verkaro plejparte havas fonon en la kampara mondo de la franca mediteranea regiono Provenco. Inspirita de l' aŭtora imago kaj de liaj vizioj pri Antikva Grekio, tiu verkaro priskribas la kondiĉon en la mondo de Homo, kiu devas sperti moralajn kaj metafizikajn demandojn, kaj entenas universalan valoron: Jean Giono estas ne nur "priregiona" aŭtoro kiel oni foje malprave kredas. Neklasebla, memlerninta, li amikiĝis kun Lucien Jacques, André Gide kaj Jean Guéhenno. Li tamen restis marĝene de la beletraj skoloj kaj idefluoj siaepokaj. Pluraj el liaj romanoj fariĝis ankaŭ filmoj, kiel Un de Baumugnes aŭ Regain kun Fernandel. Li ankaŭ reĝisoris fortajn, rafine elpensitajn filmojn, kiel ekzemple Un roi sans divertissement.
Jean Giono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jean Giono | |||||
Naskonomo | Jean Fernand Giono | ||||
Naskiĝo | 30-an de marto 1895 (1895-03-30) en Manosque, ![]() | ||||
Morto | 9-an de oktobro 1970 (1970-10-09) (75-jaraĝa) en Manosque, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Tombo | cimetière ancien de Manosque (fr) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jean-Antoine Giono (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Élise Giono (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Aline Giono (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto filmreĝisoro poeto scenaristo romanisto dramaturgo ![]() | ||||
Laborkampo | Literaturo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1923–1970 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Colline ❦ Regain ❦ A King Alone ❦ The Horseman on the Roof vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Eug%C3%A8ne_Martel_Portrait_de_Jean_Giono_en_1937.jpg/640px-Eug%C3%A8ne_Martel_Portrait_de_Jean_Giono_en_1937.jpg)