kazaĥa tenisludistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaroslava ŜVIEDOVA (ruse Ярослава Вячеславовна Шведова; naskiĝis la 12-an de septembro 1987 en Moskvo) estas rusnaskita profesia tenisludistino ekde 2005, kiu reprezentas Kazaĥio ekde 2008.
Jaroslava Ŝviedova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1987 (37-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Astano |
Ŝtataneco | Kazaĥio (2008–) Rusio |
Familio | |
Patrino | Nurzija Bagmanova |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (2005–) |
TTT | |
Retejo | http://www.yaroslava-shvedova.com/ |
Jaroslava Ŝviedova komencis tenisan trejnadon kiel la aĝo de ok jaroj, kuraĝigita de ŝia patro. En 2001, ŝi komencis aperi en junioraj turniroj de la Internacia Tenisa Federacio[1].
En 2004, ŝi ludis en la finala turniro de junioroj de la Internacia Tenisa Federacio kun Irina Kotkina. Ŝi perdis kontraŭ Kateřina Böhmova kaj Michaëlla Krajicek. La 12-an de septembro 2005 ŝi klasifikitis en la plej alta, 13-a loko en la miksita juniora rangotabelo.
Ŝi ricevis la statuson de profesia tenisisto en 2002, tiam ludante por Rusio. En oktobro 2003, ŝi ludis en sian unuan matĉon por la WTA konkurso en Taŝkento, sed nur ludis unu matĉon tie.
Ŝviedova estas konata pro siaj atingoj en duobloj. La 9-an de julio 2016 ŝi gajnis 14 turnirojn en ĉi tiu konkurso, inkluzive de du turniroj de Granda Ŝlemo. La 6-an de junio 2011 ŝi estis kvara en la WTA duopa klasifiko.
Ŝviedova estas la filino de rusa patro Vjaĉeslav Ŝviedov kaj baŝkira patrino Nurzija Bagmanova, profesia kuristino. Ŝviedova havas fraton nomatan Pavel. En 2008, ŝi decidis ŝanĝi sian civitanecon de rusa al kazakĥa[2][3][4]. Malgraŭ tio, ŝi ankoraŭ loĝas kaj trejnas en Moskvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.