Jaroměřice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Jaroměřice, neoficiale "Jaroměřice u Jevíčka", situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en ebenaĵo de rivereto Úsobrnka, 3 km oriente de urbo Jevíčko. Ĝi estas relative granda, antaŭ la Dua Mondmilito ĉeĥa vilaĝo. Vivas ĉi tie 1 169 loĝantoj (2024). En la komunumo estas konata pilgrima loko, paroĥa preĝejo de Altigo de Sankta Kruco el la jaro 1713 sur monteto nomata Kalvario kaj kelkaj pluaj memorindaĵoj.
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri urbo en regiono de Třebíč temas artikolo Jaroměřice nad Rokytnou.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Jaroměřice | |||
municipo | |||
Preĝejo de Avanco de Kruco sur Kalvario | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jaroměřice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Jevíčko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Rivero | Úsobrnský potok | ||
Situo | Jaroměřice | ||
- alteco | 368 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 37′ 16″ N 16° 45′ 41″ O (mapo) | ||
Katastro | 22,04 km² (2 204 ha) Jaroměřice | ||
Loĝantaro | 1 169 (2024) | ||
Denseco | 53,04 loĝ./km² | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1361 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 43 ĝis 569 44 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578151 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jaroměřice | |||
Retpaĝo: www.jaromerice.net | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Biskupice, Úsobrno, Uhřice, Šubířov, Skřípov kaj Kladky.