Japana reĝa familio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana reĝa familio - japane 皇室, Hepburn-transliterigo Kōshitsu, do en esperanta literigo Kōŝicu, "imperia domo", ankaŭ nomata "imperia familio" kaj la "domo de Jamato", estas la reĝa familio de Japanio, konsistanta el tiuj membroj de la grandfamilio de la reganta imperiestro de Japanio kiuj entreprenas oficialajn kaj publikajn devojn. Sub la nuna konstitucio de Japanio, la imperiestro estas "la simbolo de la ŝtato kaj de la unueco de la popolo". Aliaj membroj de la reĝa familio plenumas ceremoniajn kaj sociajn devojn, sed havas neniun rolon en la aferoj de registaro. La devontigo kiel imperiestro pludoniĝas laŭ la linio al la virinfanoj. La monarkio de Japanio estas la plej malnova kontinua hereda monarkio en la mondo: Tradicia fondodato de Japanio fare de la legenda imperiestro Ĵinmu (神武天皇, Jinmu-tennō) estas la 11-an de februaro 660 antaŭ nia erao, antaŭ 2683 jaroj. En la sama jaro oni tradicie konsideras la mitan fondon de la japana reĝa familio. Historiografia kontinueco ĉiukaze ekzistas ekde la naskiĝo de imperiestro Kinmei (欽明天皇, Kinmei-tennō) en la jaro 509. Kvankam tio, skeptike kalkulate, estus 1150 jarojn post la tradicia dato de la mita fondo de la dinastio, ĝi ankoraŭ sufiĉas por la rekordo de plej aĝa monarkio sur la tero.
Japana reĝa familio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio • reĝa familio | ||
Apero | 11-a de februaro 0660 a.K.E. vd | |
Lando | Japanio vd | |
Religio | ŝintoo vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ĝimmu vd | |
Branĉoj | Naruhito • Masako • Princino Aiko • Akihito • Empress Michiko • Fumihito, kronprinco de Japanio • Princino Akishino • Princess Kako of Akishino • Prince Hisahito of Akishino • Masahito, Prince Hitachi • Hanako, Princess Hitachi • Princess Tomohito of Mikasa • Princess Akiko of Mikasa • Princess Yōko of Mikasa • Hisako, Princess Takamado • Princino Cuguko de Takamado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |