From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana koturno, Coturnix japonica, estas specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Orienta Azio.
Japana koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana koturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coturnix japonica (Temminck & Schlegel, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ili estas migranta specio, kiu reproduktiĝas en Manĉurio, sudorienta Siberio, norda Japanio, kaj Koreio, kaj vintrumas en la sudo de Japanio kaj suda Ĉinio. Ili loĝas en herbejoj kaj terkultivejoj.
La plumaro de la Japana koturno estas makulece flavecbruna, kun kremokolora blankeca strio superokula kaj malhelbruna krono kun centra blanka fajna strieto. En malhelbruna dorso estas blankecaj strioj kaj subaj partoj estas pli helaj (sablokoloraj). Plenkreskulo estas proksimume 20 cm longa. Tiu specio estas abunda tra plej parto de sia teritorio.
La Japana koturno estas uzata ĉefe por produktado de manĝoviando kaj ovoj, kaj estas taŭga duoblecele bredata birdo. La centro Krishi Vigyan Kendra Kannur de la Agrikultura Universitato de Kerala produktis videoalbumon enhavantan kantojn kaj videofilmojn pri bredado de Japana koturno.
Ovoj de Japana koturno ĉirkaŭflugis la Teron en kelkaj sovetaj kaj rusiaj kosmoŝipoj, kiaj la satelito Bion 5 kaj la kosmostacioj Saljut 6 kaj Mir.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.