![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/General_power_of_attorney_to_Lee_Wan-Yong_signed_and_sealed_by_Sunjong.jpg/640px-General_power_of_attorney_to_Lee_Wan-Yong_signed_and_sealed_by_Sunjong.jpg&w=640&q=50)
Japana-korea aneksa traktato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana-korea aneksa traktato estis subskribita la 22-an de aŭgusto, 1910 fare de la reprezentantoj de la Korea kaj Japana Imperia registaro. Ĝi estis proklamita publike la 29-an de aŭgusto, oficiale komencante periodon de japana regado en Koreio. La traktato havis ok artikolojn, el kiu la unua estis: "Lia Moŝto Imperiestro de Koreio faras kompletan kaj konstantan rezignon pri ĉiuj rajtoj de suvereneco de tuta Koreio, favore al lia Moŝto, al la Japana Imperiestro."
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/General_power_of_attorney_to_Lee_Wan-Yong_signed_and_sealed_by_Sunjong.jpg/640px-General_power_of_attorney_to_Lee_Wan-Yong_signed_and_sealed_by_Sunjong.jpg)
La imperiestro de Koreio (Sunjong) rifuzis subskribon de la traktato, ĝin signis ĉefministro Lee Wan-Yong de Korio kaj rezidenta generalo Terauchi Masatake.
Traktato de 1965 pri bazaj rilatoj inter Koreio kaj Japanio deklaris, ke ĉiu traktato antaŭ la 23-a de aŭgusto estas nevalida. Pro tio multaj japanoj pensas, ke la traktato estis valida ĝis 1965, kiun interpreton rifuzas kompreneble la koreoj.