Janus Secundus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Janus Secundus (1511-1536), "Johannes Secundus" aŭ "Joannes Nicolai Secundus" estis nederlanda humanisto, pentristo, skulptisto kaj poeto en la latina lingvo, kiu famiĝis nur post sia morto pro liaj kolektitaj poemoj. Dividita en dek libroj, la Verkoj de Ĵanus Sekundus estis unue publikigitaj en Utreĥto, en 1541.
Johannes Secundus (1511-1536) | ||
---|---|---|
Bildo de Janus Secundus (1730) | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Jan Everaerts | |
Naskiĝo | 15-a de novembro 1511 en Hago, Nederlando | |
Morto | 25-a de septembro 1536 en Doornik, Nederlando | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Northern Netherlands • Habsburga Nederlando vd | |
Familio | ||
Dinastio | Everardi family vd | |
Patro | Nicolaas Everaerts vd | |
Gefratoj | Hadrianus Marius • Nicolaus Grudius vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto medalisto sekretario elegiisto verkisto epigramisto stampcutter (en) vd | |
Aktiva en | Meĥleno • Santiago de Compostela • Tunizo • Tournai vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En ĉiuj postaj eldonoj la teksto de la poemoj sekvas tiun de ĉi tiu postmorta unua eldono, escepte de kelkaj detaloj. Malgraŭ ŝanĝo en la ordo de la libroj kaj en serio da kelkaj eldonoj, tio validas ankaŭ por la aŭtoritata Lejdena eldono de la 17-a-jarcenta humanisto, filologo kaj historiisto Petrus Scriverius (1575-1660), el kiuj la dua presado de 1631 estas plej konata. Liaj du fratoj Hadrianus Marius (1509-1568) kaj Nicolaus Grudius (1504-1570), ankaŭ estis famaj novlatinaj poetoj.