La jangĉino aŭ yangqin (yang-ch'in) estas ĉina zimbalono, kies kordojn oni frapas per bambuo, kovrita per gumo aŭ ledo. La vibradon de la kordoj komunikas pontoj al la sube situanta, trapezforma ligna resonilo-plato.
La instrumento havas 4 aŭ 5 pontojn, kelkajn kordojn sur ĉiu ponto. La agordigo de la kordoj sur la sama ponto diferencas je unu sono al la najbara, tiel oni povas prezenti tutan kromatikan skalon en ĉiu toniko.
La sonamplekso komenciĝas je unu oktavo sub la mezlinia C kaj finiĝas je du kaj duonoktavoj pli supre. La yangqin alvenis ĉ. 1800 en orienta Azio per okcidenta perado. Ĝi gravas ankaŭ hodiaŭ en la ĉinaj muzikgrupoj kaj kiel helpinstrumento de baladokantistoj.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.