Jane Rosenthal
usona filmproduktistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jane Rosenthal - naskiĝis la 21-an de septembro 1956(nun 1956-09-21), do nun 67-jara) - estas usona produktistino de kinejaj filmoj. En 1989 ŝi kun la aktoro Robert De Niro fondis la filmproduktan firmaon Tribeca Productions, en la urbokvartalo Tribeca de Malalta Manhatano, centra parto de la urbego Novjorko, per kiu ŝi sekve produktis filmojn, kaj en 2002 en la sama urbokvartalo kun Robert De Niro kaj kun sia edzo Craig Hatkoff fondis la internacian filmfestivalon de Tribeca. Gazetaraj raportoj pri la fondiĝo substrekis ke la iniciato estis reago al la terorismaj atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj forte bremsis la publikan vivon en Malalta Manhatano, kvankam ŝajnas ke la planadoj jam komenciĝis antaŭ la tago de la katastrofo. La grupo de fondintaj aktoroj samtempe kun la festivalo ankaŭ vivigis filminstituton je la nomo Tribeca Film Institute, kiu funkcias kiel oficiala okaziganto de la festivalo, sed ankaŭ per aliaj projektoj subtenas kinajn produktaĵojn.
Jane Rosenthal | |||||
---|---|---|---|---|---|
en la Filmfestivalo de Tribeca en 2012 | |||||
Persona informo | |||||
Jane Rosenthal | |||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1956 (1956-09-21) (67-jaraĝa) en Providence | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Brown Universitato de Novjorko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Craig Hatkoff (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1992– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||