Usona sociologo kaj sciencfikcia aŭtoro, kreinto de la planlingvo loglano (1921 - 2000) From Wikipedia, the free encyclopedia
Dro James Cooke Brown (21-a de julio, 1921 - 13-a de februaro, 2000) estis sociologo kaj sciencfikcia aŭtoro, kreinto de la planlingvo loglano.
James Cooke Brown | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
James Cooke Brown | ||
Naskiĝo | 21-an de julio 1921 en Tagbilaran | |
Morto | 13-an de februaro 2000 (78-jaraĝa) en Ushuaia | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Minesoto vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Jim Brown vd | |
Okupo | verkisto ludodezajnisto sociologo romanisto sciencfikcia verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia sciencfikcia romano estas The Troika Incident (Doubleday, 1970).
Doktoro Brown kreis en relative juna aĝo tabloludon "Karieroj" ("Careers"), kiu iĝis tre populara en Usono. La monenspezo de produktado de tiu ludo ebligis lian aktivan interesiĝon pri tiaj neenspezigaj aferoj kiel lingvoprojektado.
En la lastaj jaroj de sia vivo li verkis malnete verkon pri ekonomiko, en kiu li proponis transiron de labor-merkato al merkato de laborlokoj. En la libro Brown komparas ekonomikon kun kunigo de kosmoŝipoj kaj, iom beletre, konkludas, ke komputiloj, kiuj povas precize kunigi du kosmoŝipojn, povas kunordigi ankaŭ la merkaton de laborlokoj.
Li mortis en Tierra del Fuego pro subita koratako, kiam kun sia edzino ĉirkaŭiris Sudan Amerikon en jaĥto. Ĝis la tago de sia morto li konservis klaran memoron kaj senton de humuro.
Trovu « James Cooke Brown » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.