Jamŝid Al-Kaŝi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jamŝid Masud Al-Kaŝi, Jamshid Masud Al-Kashi aŭ Ghiyāth al-Dīn Jamshīd Masʿūd al-Kāshī (aŭ al-Kāshānī, en persa: غیاث الدین جمشید کاشانی Ghiyās-ud-dīn Jamshīd Kāshānī) (ĉ. 1380, Kaŝano, Irano – 22a de Junio 1429, Samarkando, Transoksanio) estis persa astronomo kaj matematikisto dum la regado de Tamerlano.[1][2]
Jamŝid Al-Kaŝi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | غياث الدين جمشید بن مسعود بن محمد الكاشي |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1380 (1380-01-01) en Kaŝano, Timuridoj |
Morto | 22-an de junio 1429 (1429-06-22) (49-jaraĝa) en Samarkando, Timuridoj |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | |
Okupo | |
Okupo | matematikisto astronomo kuracisto astrologo |
Verkoj | Miftah al-hisab Risāla al-watar waʾl-jaib Risala al-muhitiyya Sullam al-sama' |
Multo el la verkaro de al-Kāshī ne venis siatempe al Eŭropo, kaj ankoraŭ, eĉ la ekzistanta verko, restas nepublikigita.[3]
Ĉefaj verkoj liaj pri astronomio estas Ĥakani Zij, Astronomia traktaĵo pri la grando kaj distanco de la ĉielaj korpoj, kaj Traktaĵo pri astronomiaj observinstrumentoj. Ĉefaj verkoj liaj pri matematikisto estas la Leĝo de kosinusoj nomita ankaŭ Teoremo de Al-Kaŝi, Traktaĵo pri kosinuso kaj sinuso, kaj La ŝlosilo por aritmetiko.