Jakŝagana [jakŝagaana; kannade: ಯಕ್ಷಗಾನ] estas tradicia teatra formo, kiu estas kombino de danco, muziko, dialogo, kaj kostumo. Ĝi estas indiĝena artformo de la gubernio Karnataka en suda Barato. Jakŝagana laŭvorte signifas ‘la kanton (gaana) de naturaj spiritoj (jakŝa)’. La nomo Jakŝagana estas uzita jam de 200 jaroj. La artformo estas ankaŭ konata per jenaj aliaj nomoj – kelike, aata, bajalaata, kaj dasavataara. Ĝi evoluiĝis el la muziko kaj teatro dum la periodo de movado Bhakti. Jakŝagana estas aparta ĝenro de muziko. Ĝi evoluiĝis sendepende de la du ĉefaj tradicioj de la klasika muziko en Barato – la karnatika kaj la hindustana tradicioj. Ĉiu aro de Jakŝagana-artistoj konsistas el: (i) Himmela (la muzikistoj) kaj (ii) Mummele (la grupo kiu dancas kaj deklamas la dialogojn). La temoj de la teatraĵoj estas plejparte el la hindua mitologio.

Thumb
Jakŝagana rolulo kun sia krono.

Muzikiloj

Thumb

  • Maddale kaj ĉande — frapinstrumento por la ritma akompano
  • Taala — la etaj sonoriloj faritaj el kvinmetala alojo

Kostumoj kaj ornamaĵoj

La kostumoj estas plene de riĉaj koloroj. La koloroj dependas de la roluloj kaj ankaŭ la formo de Jakŝagana. La kostumoj estas faritaj el ligno, speguletoj kaj kolorŝtonoj. Tipa jakŝagana kostumo konsistas el granda krono aŭ turbano (kiritapagade), kavaĉa kiu kovras la bruston, buĝa kiirti kiuj ornamas la ŝultrojn, kaj daabu — rimeno. La speguletoj reflektas la lumon kaj pli kolorigas la tutan kostumon. La ĉemizo nomiĝas aramante kaj la pantalono estas farita el tuko kun unika kombino de ruĝa, flava kaj oranĝa kvadratoj. La aktoroj bezonas preskaŭ tri aŭ kvar horojn por ŝminki siajn vizaĝojn. Tradicie, en Jakŝagana, viroj mem faris inajn rolojn. Sekve, ero de Jakŝagana estas la strii veŝa (virina formo), en kiu viro vestas sin per sario kaj multaj inaj ornamaĵoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.