![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Billaud-Varenne.jpg/640px-Billaud-Varenne.jpg&w=640&q=50)
Jacques Nicolas Billaud-Varenne
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques Nicolas Billaud-Varenne, (naskiĝis la 23-an de aprilo 1756(nun 1756-04-23) en La Rochelle, Francio, mortis la 3-an de junio 1819 en Portoprinco, Haitio) estis franca revoluciulo.
Jacques Nicolas Billaud-Varenne | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1756 (1756-04-23) en La Rochelle |
Morto | 3-an de junio 1819 (1819-06-03) (63-jaraĝa) en Portoprinco |
Mortokialo | Disenterio ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Universitato de Poitiers Lycée Eugène-Fromentin, La Rochelle (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato ![]() |
Li estis grava preleganto de la Klubo de la Jakobenoj kaj deputito de Parizo en la Konvencio. Estis lia ideo datigi okazaĵojn kaj publikajn aktojn ekde la unua jaro de la Unua Respubliko de Francio (la 22-an de septembro 1792) malprofite al la Gregoria kalendaro. Li apartenis al Komitato por publika savado ekde septembro 1793 atingante ke la Konvencio voĉdonu kaj aprobu la principojn de la revolucia registaro. Li estis proksima al la Senkulotuloj kaj al Robespiero en sia alfronto kontraŭ Hébert kaj Danton, li estis, tamen, unu el la konspirantoj en la puĉo kontraŭ Robespiero. En 1795 li estis deportita al Gujano kun akuzo de terorismo; Napoleono amnestiis lin, sed li rifuzis reveni al Francio kaj instalis sin en Haitio en 1816. Fine, li mortis en Portoprinco en 1819.