Jacques Boucher de Perthes
franca arkeologo kaj antikvaĵisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques BOUCHER de Crèvecœur de Perthes (franclingva prononco: [ʒak buʃe d(ə) kʁɛvkœʁ də pɛʁt]; 10a de Septembro 1788 – 5a de Aŭgusto 1868), foje referencata kiel Boucher de Perthes), estis franca arkeologo kaj antikvaĵisto fama pro sia malkovro, ĉirkaŭ 1830, de ŝtoniloj en la gruzejoj de la valo de Somme.
Jacques Boucher de Perthes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques Boucher de Crèvecœur de Perthes |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1788 (1788-09-10) en Perthes |
Morto | 5-an de aŭgusto 1868 (1868-08-05) (79-jaraĝa) en Abbeville |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jules Armand Guillaume Boucher de Crèvecoeur |
Okupo | |
Okupo | antropologo prahistoriisto arkeologo arthistoriisto |
Li dediĉis sian libertempon al la studo de tio kio estis poste nomita Ŝtonepoko kaj li mem nomis antaŭdiluva homo. Ĉirkaŭ la jaro 1830 li estis trovinta, en la gruzejoj de Somme, ŝtonilojn kiuj en sia opinio montris pruvojn de homfarado; sed nur multajn jarojn poste li publikigis la gravan malkovron de laborita komplemento de ŝtonilo kun restaĵoj de elefanto kaj rinocero en la gruzejoj de Menchecourt. Tio okazis en 1846.
En 1847 li ekverkis sian monumentan trivoluman verkon, Antiquités celtiques et antédiluviennes, en kiu li estis la unua kiu establis la ekzistadon de homoj en Pleistoceno aŭ frua Kvaternaro. Liaj atingoj trafis malmultan aprobon, parte ĉar li jam antaŭe estis proponinta teoriojn pri la antikveco de homo sen faktoj kiuj subtenu ilin, parte ĉar la figuroj en lia libro estis malbone faritaj kaj inkludis desegnojn de ŝtoniloj kiuj ne montris klaran signon de homfarado.