nederlanda inĝeniero kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Rijk Gerardus (Jan)[1] ISBRÜCKER (naskiĝis la 19-an de julio 1889 en Hago, mortis la 20-an de januaro 1967[2]) estis nederlanda inĝeniero, kiu esperantistiĝis en 1909. Post la Dua Mondmilito li skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).
J. R. G. Isbrücker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1889 en Hago |
Morto | 20-an de januaro 1967 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Julia C. Isbrücker |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1909–) inĝeniero |
Profesie Jan Isbrücker estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.
Li estis edzo de Julia C. Isbrücker.
Isbrücker estis estrarano de la haga grupo "Ĉiam Antaŭen" kaj de la landa asocio "La Estonto Estas Nia", kaj prezidanto de la 12-a Universala Kongreso en Hago, 1920. Li estis komitatano de la Universala Esperanto-Asocio kaj fariĝis vicprezidanto en 1934.
Isbrücker estis membro de la ekzamena komitato. Inter 1937 kaj 1963 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. Sub lia gvido aperis Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj studo Pri la Vortfarado en Esperanto. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian La Esperanta Literaturo.
Pri Historio kaj organizo de la Esperanto-movado
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.