From Wikipedia, the free encyclopedia
József Boksay [jOĵef bokŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boksay József, ukraine Бокшай Йосип Йосипович estis ukraina pentristo, altlerneja kaj mezlerneja instruisto, ilustristo, koresponda membro de Arta Akademio de Sovetunio (1958).
József Boksay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Boksay József |
Naskiĝo | la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando) |
Morto | la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio) |
Tombo | Calvaria cemetery (en) |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Cislajtio Hungara reĝlando Ĉeĥoslovakio Sovetunio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | pentristo lektoro portretisto |
József Boksay [rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando, nuntempa Kobilecka Poljana en Ukrainio), li mortis la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
József Boksay akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1914. Lia plej grava instruisto estis Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis ankaŭ militkaptito, post la milito li instruis en gimnazio de Ungvár (inter 1920-1938 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio). Boksay en 1927 fondis pentristan lernejon kun Béla Erdélyi. Tiutempe Boksay studvojaĝis al Dresdeno, Vieno, Parizo kaj Prago. Post la 2-a mondmilito li instruis en arta altlernejo, arta gimnazio kaj industriarta altlernejo. Li ricevis sovetuniajn kaj ukrainiajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.